iespa.eu - IEspA

Example domain paragraphs

Internacia Esperanto-Arkivo, mallonge IEA, estas fondita en januaro 2021 kaj oficiale rekonita kiel aspc (asocio sen profitdona celo) en la 25-a de januaro 2021.

La asocio celas: kolekti, arkivi, protekti, administri kaj fari alireblaj librojn, revuojn kaj aliajn dokumentojn en kaj pri Esperanto kaj planitaj lingvoj, en sia originala formo. Tiu ĉi arkivo celas konservadon kiel heredaĵo, por nelimigita tempodaŭro.

Por realigi ĉi tiun celon, la asocio altiras arkivajn dokumentojn diversmaniere. Ĝi provizas medion (posedaĵon aŭ luadon) taŭgan por gardado en optimumaj kondiĉoj koncerne klimaton, sekurecon kaj simile. Detala inventaro de la arkivaj dokumentoj estas daŭre ĝisdatigata. Principe ne disponeblas pruntado, la aliro eblas surloke aŭ per aliaj vojoj, ekzemple skano.

Links to iespa.eu (1)